Privata firmao

Privata kompanio estas kompanio, kies kapitalo estas tenata de privata ento aŭ limigita nombro da posedantoj. Ĝi ne ofertas aŭ komercas siajn akciojn en la akcioborso.

Kvankam privataj kompanioj estas malpli travideblaj al la publiko ol siaj publike komercitaj ekvivalentoj, privataj kompanioj estas de granda graveco en la monda ekonomio. En 2008, laŭ Forbes, la 441 plej grandaj privatfirmaoj en Usono havis enspezojn de 1.800 miliardoj USD kaj dungis 6.2 milionojn da homoj. En 2005, la 339 kompanioj prienketitaj de Forbes vendis trilionojn da dolaroj da varoj kaj servoj (44%) kaj dungis kvar milionojn da homoj. En 2004, la nombro da privataj entreprenoj en Usono kun enspezoj de almenaŭ unu miliardo da dolaroj estis 305 [1].

Ĉiuj kompanioj, kiuj ne estas posedataj de la registaro, estas konsiderataj kompanioj de la privata sektoro. Tio inkluzivas publikajn firmaojn kaj privatposedatajn firmaojn.

En Usono, la esprimo privatfirmao ofte estas uzita por priskribi profitcelajn entreprenojn kies akcioj ne estas publike interŝanĝitaj.

  1. America's Largest Private Companies, Forbes, ‏la 5an de oktobro 2008

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search